La aventuro de la malaperinta trikvarono

Тема

“Ni loĝas en malsamaj mondoj, s-ro Overtono — la via estas pli dolĉa kaj pli sana ol la mia. Miaj disbranĉigoj disetendas en multajn partojn de la socio, sed feliĉe neniam en amatoran sporton, kiu estas la plej bona kaj plej sana afero en Anglio. Tamen, via neatendita vizito ĉi-matene montras al mi ke eĉ en la mondo de freŝa aero kaj laŭregula ludo, mi devu aferi. Do, mia bona sinjoro, mi petas ke vi eksidiĝu kaj diru al mi, malrapide kaj trankvile, precize tion, kio okazis, kaj kiel vi deziras ke mi helpu al vi.”

Juna Overtono alprenis la ĝenatan mienon de la viro kiu pli kutime uzas la muskolojn ol la intelekton, sed laŭgrade, per multe da ripetado kaj obskureco, kiujn mi ellasu de lia rakonto, li klarigis la strangan historion.

“Jen la rakonto, s-ro Holmso. Kiel mi jam diras, mi estras la rugbean ĉefteamon de Kembriĝo kaj Godfreo Staŭntono estas la plej bona teamano. Morgaŭ ni ludos kontraŭ Oksfordo. Hieraŭ ni ĉiuj alvenis kaj registris ĉe la privata hotelo de Bentlio. Je la deka mi vizitis ĉiun ulon por scii ĉu ili enlitiĝis, ĉar mi kredas je la rigora trejnado kaj multe da dormado por igi la teamon sana. Mi babilis kun Godfreo antaŭ ol li enlitiĝis. Li ŝajnis al mi pala kaj ĝenata. Mi demandis al li, kion misas. Li diris ke ĉio estas en ordo — nur eta kapdoloro. Mi ĝisis lin kaj foriris. Post duona horo, la pordisto diris al mi ke barbita krudulo venis kun noto por Godfreo. Li ne jam enlitiĝis kaj oni venigis la noton al lia ĉambro. Godfreo legis ĝin, kaj falis malantaŭen en sian seĝon kvazaŭ oni frapis lin per stangohakilo. La pordisto estis tiel terurita ke li estis venigonta min, sed Godfreo malpermesis al li, trinkis iomete da akvo, kaj trankviligis sin. Tiam li malsupreniris, diris ion al la vizitanto en la koridoro, kaj la paro foriris kune. Kiam la pordisto laste vidis ilin, ili preskaŭ kuris laŭ la strato en la direkto de la Strando. Ĉi-matene la ĉambro de Godfreo estis senhoma, oni ne dormis en lia lito, kaj liaj aĵoj restis same kiel la antaŭa nokto. Li subite foriris kun fremdulo, kaj ni ne jam ricevis eĉ unu vorton pri li. Mi ne kredas ke li iam revenos. Li estas sportulo, estas Godfreo, ĝisoste, li ne haltus sian trejnadon kaj malkomplezus sian estron se ne por iu kaŭzo tro forta por li. Ne, mi certas ke li foriris por ĉiam, kaj ni neniam vidos lin.

Ŝerloko Holmso profunde atentis ĉi tiun strangan rakonton.

“Kiel vi klopodis?” li demandis.

“Mi telegrafis al Kembriĝo por lerni, ĉu oni aŭdis pri li. Oni respondis, ke nenio estis aŭdita.”

“Ĉu li eblas reveni al Kembriĝo?”

“Jes, estas malfrua vagonaro — 11:15 ptm.”

“Sed, tiom kiom vi povas konstati, li ne iris per ĝi?”

“Ne, neniu vidis lin.”

“Tiam kion vi faris?”

“Mi telegrafis al lordo Mont-Jakobo.”

“Kial al lordo Mont-Jakobo?”

“Godfreo estas orfo, kaj lordo Mont-Jakobo estas lia plej proksima parenco — lia onklo, mi kredas.”

“Jes ja. Tio ĵetas novan lumon sur la aferon. Lordo Mont-Jakobo estas unu el la plej riĉuloj en Anglio.”

“Mi aŭdis Godfreon diri tiele.”

“Kaj ĉu via amiko estas proksime parenca?”

“Jes, li estas ties heredonto, kaj la maljunulo estas preskaŭ okdekjaraĝa — kaj plenplene da podagro. Oni diras, ke li povas kretigi sian biliardbastonon per siaj fingroartikoj. Li neniam donis al Godfreo ŝilingon dum lia tuta vivo, ĉar li estas absoluta avarulo, sed la havaĵo venos al Godfreo siatempe.”

“Ĉu lordo Mont-Jakobo kontaktis vin?”

“Ne.”

“Kian motivon povis via amiko havi iri al lordo Mont-Jakobo?”

“Nu, io maltrankviligis lin la antaŭan nokton, kaj se temis pri mono, estas eble ke li irus al sia plej proksima parenco, kiu havas tiom multe, kvankam laŭ tio, kion mi aŭdis, ne estas probabla ke li akiras ion. Godfreo ne ŝatas la maljunulon. Li ne irus al li, se li povas alie.”

“Nu, ni povas baldaŭ determini tion. Se via amiko estis venanta al sia parenco, lordo Mont-Jakobo, vi devas klarigi la viziton de ĉi tiu krudulo je tiom malfrua horo, kaj la agitadon kaŭzitan.”

Kirilo Overtono alpremis la manojn al la kapo. “Mi ne povas kompreni ion.” li diris.

“Nu, mi havas senokupatan tagon kaj plaĉas al mi konsideri la aferon,” diris Holmso. “Mi rekomendegas, ke vi preparu por la matĉo sen la juna sinjoro. Devas esti, kiel vi diris, superforta necesaĵo, kiu fortiris lin tiele, kaj la sama necesaĵo probable fortenos lin. Ni iru al la hotelo kune, kaj ni lernu ĉe la pordisto povas ĵeti freŝan lumon sur la aferon.”

Ŝerloko Holmso povis majstre trankviligi humilan vidinton, kaj tre baldaŭ en la privateco de la forlasita ĉambro de Godfreo Staŭntono li eltiris ĉion, kion la pordisto povis diri. La vizitanto de la antaŭa vespero ne estas sinjoro, nek laboristo. Li estas simple tio, kion la pordisto priskribis kiel “ordinaraspekta ulo”, — kvindekjaraĝulo, grizita barbo, pala vizaĝo, malpompe vestita. Li mem ŝajne estis agitata. La pordisto rimarke diris, ke lia mano tremis kiam li transdonis la noton. Godfreo Staŭntono puŝis la noton en sian poŝon. Staŭntono ne manpremis kun la viro en la koridoro. Ili interŝanĝis kelke da frazoj el kiuj la pordisto distingis nur la vorton, “tempo”. Tiam ili forhastis kiel priskribita. Estis ĵus 10:30 ptm laŭ la koridora horloĝo.

Помогите Вашим друзьям узнать о библиотеке

Популярные книги автора